Kleiner Arbersee
Kleiner Arbersee | ||
---|---|---|
Flosanta insulo sur Kleiner Arbersee
| ||
lago • geotopo • cirko | ||
Situo | Orienta Bavario | |
Speco de la lago | kaldronvala lago, glaĉer-kreita | |
Ĉefaj fontoj | Seebach | |
Ĉefaj elfluoj | Weißer Regen | |
Insuloj | (flosantaj) | |
Areo de la baseno | 2,79 km² | |
Landoj de la baseno | Germanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 49° 7′ 35″ N, 13° 7′ 10″ O (mapo)49.12638888888913.119444444444919Koordinatoj: 49° 7′ 35″ N, 13° 7′ 10″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 919 m | |
Surfaca areo | 6,36 ha | |
Maksimuma longo | 576 m | |
Maksimuma larĝo | 195 m | |
Akva volumeno | 250.000 m³ | |
Maksimuma profundo | 12 m | |
Averaĝa profundo | 2,7 m | |
pH-valoro | 5,51 | |
Kleiner Arbersee [KLAJna ARbaze:] estas lago en la bavaria komunumo Lohberg, kvin kilometrojn sude de ĝia centro. Ĝi estas unu el tri kaldron-valaj lagoj en la Bavaria arbaro (la du aliaj estas Großer Arbersee kaj Rachelsee). Tiuj lagoj ekestis pro glaĉera aktivado dum glaci-epoko.
La lagon ĉirkaŭas densa arbaro. Ĝia areo estas 9,4 ha. El la lago fluas rivereto Kleiner Regen.
La laga akvo estas tre acida: ĝia pH-valoro estas nur 4,5,[1] laŭ aliaj 5,51.[2] Tial fiŝoj ne povas vivi en ĝi.
Post la lasta glaci-epoko la lago iom post iom malgrandiĝis, sed en 1885 oni per baraĵo altigis ĝian nivelon por flose transporti lignon. Tiel la laga areo pligrandiĝis ĝis antaŭa grandeco, kaj torfaĵoj malfiksiĝis de la grundo kaj ekflosis. Tiel ekestis flosantaj insuloj, kiuj dum multaj jaroj moviĝis dise sur la lago. De kelkaj jaroj ili havas konstantan pozicion. Ilia diko atingas inter 1,5 kaj 3,5 metroj, kaj iuloke sur ili kreskas pinoj pli-ol-40-jaraj. La plej granda insulo mezuras 0,45 ha.
Ekde la 28-a de novembro 1959 la ĉirkaŭaĵo de la lago estas naturprotektejo; ĝi ampleksas 307,5 ha. La lago mem estas protektata de regulo, kiu malpermesas uzi akvoveturilojn aŭ suriri la insulojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ www.naturpark-bayer-wald.de Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine (PDF-formato) germane
- ↑ www.npsumava.cz Arkivigite je 2008-02-18 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe germane